K a r a v e I o
En la 25-a L.K.
esperanto-editejo
1 Kovrilo
l& K&r&neL&
2 Enhavtabelo
4 . 'V.
£>£' V
Kolofono
L a K a r a v e i o
tSL .
esperanto-editejo
3
Preztabelo de 4 Ĉefartikoto: Ĉu vi volas verki
La Karavelo 5 por La Karaveio?
informiĝu pri
la LK-abono
kaj la LK-libroj
f m
Joao Jose Santos
6
8
10
11
Pri reĝo Arturo
(literaturo)
Godfredo de Monmouth
trad. Gerrit Berveling
Poemoj
Nikoiaj Neĉaev
Legendo pri
Deu-La Deu Martins
Eduardo Novembro
12 Du rapidecoj en Eŭropa Unio
19 (poiitika eseeto)
Joao Jose Santos
trad. Roger Gotardi
La malsano de Fabricio
(rakonto)
Arturo Azevedo
21 19-a UK de esperanto (1927) 22 Sebastopolo
(historio de esperanto) 24 (poemo kaj historio)
Preferinde kontaktu La Karavelon ĉe
lakaravelo@gmail.com
LK-Katalogo ĉe
www.lakaravelo.com
Adreso
Dr. Joao Jose Santos
Rua Damasceno Monteiro,
21-B, r/c dto.
1170-109 Lisboa - Portugal
Telefono (+351) 218 127 801
Fakso (+351) 218 127 801
(telefonu antaŭe)
PoŝTel. (+351) 960 131 515
ISSN (papera): 1647-6980
ISSN (DVD): 1647-6999
ISSN (reta): 1647-3353
Leĝa Depono en
"Biblioteca Nacional de Portugal"
301472/09
Papera versio:
ĉiu revuo: 8 € + sendokostoj
jara abono (6 revuoj): 48 €
(LK donacas la sendokostojn)
Pdf-versio (neprintebla):
ĉiu pdf-dosiero: 3 €
jara abono (6 pdf-oj): 12 €
libera softvaro
© Joao Jose M. Q. dos Santos
Stabo de La Karavelo
Cindy McKee (Usono) Cfl^/ 1
Djalma Pessata (Brazilo) Cfl
Eduardo Novembro (Portugalio) Cfl
Geraldo Mattos (Brazilo) Cfl
Gerrit Berveling (Nederlando) Cfl
Joao Jose Santos (Portugalio) Cfl^
Kurt Fischer (Germanio)
Leo De Cooman (Belgio) Cfl
Luiza Carol (Israelo) Cfl^
Nikolaj Neĉaev (Rusio) Cfl
Roberto Ribeiro (Brazilo) Cfl
Roger Gotardi (Brazilo) CA<^
Valentin Melnikov (Rusio) Cfl^
* Cfl - verkas aŭ tradukas
^ 1 - revizias
Fondis, Direktas, redaktas,
kompostas
Joao Jose Santos (Portugalio)
NUMEROJ DE 2007 - 2008 - 2009
KUN TRE RABATITA PREZO
ĜIS ELĈERPIĜO
Eldonoj de
La Karavelo
verko
aŭtoro
li ng vo
pdf
libro
poŝto
Magazino La Karavelo
ĉiu ekzemplero:
jara abono:
Antikvaj numeroj de LK
volumo 1 (01-6):
volumo 2 (07-12):
volumo 3 (13-19):
volumo 1-2-3:
Verkas, tradukas,
revizias kaj
kunhelpas ĉirkaŭ
20 homoj el multaj
landoj. Konsultu la
kolofonon de la
lasta revuo.
esperanto
3,00 €
12,00 €
00,00 €
00,00 €
00,00 €
00,00 €
8,00 €
48,00 €
23,00 €
23,00 €
23,00 €
46,00 €
(a)
(b)
(c)
(c)
(c)
(b)
Esperanto em 30 horas
Lernolibro de esperanto por
portugallingvanoj.
Joao Jose Santos
portugala
esperanto
8,00 €
25,00 €
(c)
Zamenhof, um cidadao do
mundo
DVD-dokumentario pri la vivo
de Zamenhof.
Djalma Pessata
portugala
18,00 €
(a)
As bases do esperanto num
sabado
Esperanto-kurso en unu tago.
La lernanto nepre devas havi la
paperan version de la libro
Esperanto em 30 horas.
Joao Jose Santos
esperanto
portugala
unutaga kurso
65,00 €
(prezo por 1 lernanto -
minimume 5 lernantoj)
Rakontoj por ĉiuj aĝoj
Libro kun 26 rakontoj en facila
esperanto.
Luiza Carol
esperanto
6,00 €
16,00 €
(a)
Liberaj tempoj
Novelo pri unu tago en la vivo
de manlaboristo.
Eduardo Novembro
esperanto
6,00 €
16,00 €
(a)
Nek titano nek Apolo
50 poemoj. Ĉiu poemo estas
en ambaŭ lingvoj.
Joao Jose Santos
esperanto
portugala
6,00 €
16,00 €
(a)
La ĝenerala asembleo
Komeditragedio pri du
malsamaj konceptoj pri
esperanto-asocioj.
Joao Jose Santos
esperanto
6,00 €
11,00 €
(a)
Bildkartoj de LK - ĉiu
Koloraj, lOcm x 15 cm.
Joao Jose Santos
esperanto
—
1,00 €
(a)
ĝis 15
sendokostoj
portugalio
eŭropa unio
aliaj landoj
(a)
3,00 €
4,00 €
5,00 €
(b)
Donace de LK
Donace de LK
Donace de LK
(c)
3,00 €
6,00 €
8,00 €
Pagu per
UEA-konto - poŝto - bankĝiro
Rabatoj laŭ kvanto
> 5 egalaj varoj -> 20%
> 15 egalaj varoj -> 25%
Mendu ĉe
La Karavelo
lakaravelo@gmail.com
Portugala Esperanto-Asocio (libroservo)
Sabate 15h-18h: tel. 217141359
Universala Esperanto-Asocio
http://katalogo.uea.org/
L a Karave l o
esperanto-editejo
Informoj pri La Karavelo
Informiĝu per la LK-Katalogo el www.lakaravelo.com
Se vi plu havas dubojn, skribu al lakaravelo@gmail.com
Subteno de La Karavelo
Jen kiel vi povas subteni La Karavelon:
Abonu ĝin. - Aĉetu ĝiajn librojn. - Diskonigu ĝin.
Donacu varojn el La Karavelo.
Skribu aŭ vizitu niajn anoncantojn gratulante ilin
pri anoncado sur niaj paĝoj.
Ĉefartikolo
Prologo: Antaŭ ol interreto...
Antaŭ ol interreto, kiam verkisto proponis
artikolon al revuo, tiu artikolo restis ligata al
la revuo, kiu publikis ĝin. Kiam la verkisto
deziris sugesti sian artikolon al alia homo, li
diradis: "Ĝi aperis en tiu revuo, en tiu
numero. Ĝi haveblas ankoraŭ." Simpla
mondo estis tiu, kaj en kelkaj aferoj ĝi estis
pli efika.
Poste aperis interreto...
Poste aperis interreto, kaj ĝi disvolviĝis.
Pro interreto aperis novaj oportunoj publiki
artikolojn, revuojn kaj librojn.
Kelkaj publikas siajn verkojn rekte en
blogoj kaj invitas la amikojn legi ilin, alifoje
la verkoj aperas en la sociaj retoj, alifoje en
aliaj lokoj, kaj samtempe ili aperas en
paperaj revuoj.
Tamen, plu estas verkistoj kaj revuoj, kiuj
konsideras la tekstojn io ekskluziva de nur
unu publikaĵo: ĝenerale tio okazas ĉe la plej
seriozaj revuoj, libroj kaj en la fakaj
publikaĵoj, inter kiuj la sciencaj.
Rajtoj plu estas rajtoj
Efektive, plu ekzistas revuoj, kiuj ne
konsentas, ke ties artikoloj aperu en iu ajn
alia loko (reta, papera aŭ alia), antaŭ aŭ post
ilia publikigo. Tiuj revuoj deziras, ke la
leganto aĉetu ĝin, se li volas legi kaj arkivi la
deziratan artikolon. La Karavelo estas unu el
tiuj revuoj.
La redaktisto de La Karavelo ne bezonus
klarigi la funkcimanieron de ĉi tiu magazino,
se nia movado, kaj do la celpubliko de LK, ne
estus grupo de amikoj, kiuj apudece
interrilatiĝas. Ĉi tiuj klarigoj celas precipe la
gejunulojn, kiuj jam naskiĝis kun interreto,
kaj do havas percepton de la mondo donitan
de la interreta libereco. Tamen, ofte la
gejunuloj forgesas, ke libereco implicas ne
nur rajtojn sed ankaŭ devojn, kaj ke ambaŭ
estas reguligitaj de leĝoj, kiujn civilizitaj kaj
decaj homoj devas respekti. Miaj 52 aĝojaroj
jam donas patrecan paciencon al mi por
klarigi ĉi tiujn aferojn.
Revuoj ne pluvivas sen aĉetantaj
legantoj
Se la artikoloj de La Karavelo estus
aperintaj antaŭe en alia revuo, kial la leganto
abonus ĝin? Se la leganto povus legi la
samajn artikolojn poste aliloke, kial li aĉetus
nian magazinon? Finfine, se publiki en revuo
aŭ en blogo estus la sama, kial la ĵurnalistoj
farus la revuojn, kaj kial la plej prestiĝaj
revuoj en la tuta mondo plu vendiĝas?
La Karavelo nur eldoniĝas pro la
esperantisma donkiĥoteco de sia fondinto,
kiu memofere pagas por ke ĝi aperu. Ĝis
kiam? La esperantistoj pensu, ke se ĝi
malaperos, esperanto perdos unikan kaj
raran magazinon. Ĉu ne estus pli bone
subteni ĝin?
Diferenco inter publikadoj
Revuo estas ento, kiu eĉ postvivas ne nur
la morton de sia fondinto, sed ankaŭ sian
propran morton.
Efektive, eĉ post kiam revuo ne plu
eldoniĝas, oni povas konsulti la aperintajn
numerojn, oni povas citi ilin en magistraj aŭ
aliecaj tezoj, en libroj, en aliaj revuoj, ktp. La
Karavelo havas internacian revuan numeron
(ISSN), per kiu oni trovas ĝin ĉie en la
mondo. Krom ISSN, LK havas deponleĝan
numeron en Nacia Biblioteko de Portugalio,
kie kuŝas du ekzempleroj de ĉiu LK-numero.
Do, seriozaj esploristoj ĉiam povos referenci
numeron de LK. Revuo estiĝas eterna
La Karavelo 25
4
decembro 2010
kulturilo, kiu trapasas la tempojn kaj la
generaciojn. Tiam, kie estas la blogoj kaj la
sociaj retoj? Ili jam malaperis kaj ĉio
forviŝiĝis.
Kies estas la poemo?
Se artikolo aperas publikita en diversaj
lokoj, ĉar la aŭtoro sendis ĝin ĉien, eĉ la
aŭtoro malfacile povos pruvi, ke li mem
aŭtoras ĝin. Se iam li volos konstrui libron el
siaj disaj poemoj, ne facile li povas pruvi ke
iu poemo estas lia, ĉar intertempe alia aŭtoro
miksis siajn ideojn kun tiuj de alia, kaj
plagiatis la poemon. Ne facile oni scios, ĉu
unu ĉu la alia verkis la unua tiun poemon.
Estas kompreneble, ke infanoj kaj
adoleskuloj metu siajn poemojn ĉien, kun la
deziro montri siajn poeziajn lertaĵojn. Oni ne
komprenas, ke responsa homo ne antaŭvidu
la leĝajn problemojn, kiuj povos aperi pro tia
troliberisma maniero disigi siajn proprajn
verkojn.
Kunlaboro kun La Karavelo
Iel ajn, sendepende, ĉu oni konsentas aŭ
ne kun ĉi tiu vidpunkto, ĉiuj revuoj havas
siajn regulojn, kiujn nepre oni devas
respekti, krom se la sovaĝulo preferas pagi
altan sumon al la lezito, laŭ decido de
juĝisto.
Ankaŭ La Karavelo havas siajn regulojn.
Rilate ĉi tiun aferon, La Karavelo ne
permesas, ke la propra aŭtoro de la artikolo,
aŭ iu ajn alia homo aŭ ento, publiku ĝin
aliloke, sen skribita permeso far la direktisto
de La Karavelo.
Do, en nia magazino la artikoloj estas
ekskluzivaj de LK. Ili ne povas aperi antaŭe
nek poste aliloke. Tio evitas al ni
sennecesajn juĝejajn problemojn, kaj igas
nian magazinon unika, ĉar la leganto ne
trovos la artikolojn ekster nia magazino. Jam
okazis kaj plu okazos republikigadoj en LK
kaj ankaŭ konsentoj de republikigo de LK-
artikoloj en aliaj revuoj. Tamen, tio dependas
de interkonsento inter la LK-direktisto kaj la
verkisto de la koncerna artikolo.
La LK-verkistoj fieras pri LK. Kiam ili
deziras aludi al siaj artikoloj, ili aludas al la
LK-numero, kiun iu ajn povos aĉeti en papero
aŭ en pdf-dosiero.
Kiam necese, en seriozaj laboroj, oni
povas referenci la verkojn aperintajn en niaj
numeroj, kaj la legantoj povas konstrui siajn
bibliografiajn listojn enkalkulante, ke tiuj
verkoj aperis en serioza revuo, kiujn ili
trovos en kelkaj bibliotekoj tra la mondo.
Kompreneble, LK respektas la diferencon,
kaj kompreneble kelkaj homoj preferas havi
la liberecon plukopii siajn verkojn por la
amikoj, anstataŭ konduki la amikojn al la
aĉeto de la revuo aŭ libro, kie la verkoj
aperis. Tamen, tiuj bonvole ne proponu
kunlaboron al La Karavelo.
★
lakaravelo@gmail.com
La Karavelo 25
5
decembro 2010
Gerrit Berveling
trad. el la Latina
verkis la biografion
Pri reĝo Arturo 1
de Godfredo de Monmouth
(ĉ. 1100 - 1155 )
GODFREDO (Geoffrey) de Monmouth
estis naskita en Monmouth (Kimrujo) ĉ.
1100. Tie li ricevis sian edukiĝon kaj laboris
kiel skribisto. Inter 1129-1151 kiel kanoniko
de la Aŭgustin-kolegio St. Georg kaj kiel
instruisto li troviĝis en Oksfordo, tiutempe
jam centro de edukado. En 1151 li estis
ordenita pastro kaj fariĝis episkopo de St.
Asaph en Nord-Kimrujo. Tie li mortis en
1155.
En Oksfordo tri verkojn li realigis: unue
Prophetie Merlini (profetaĵoj de Merlino),
parte traduko el Brita lingvo, sed kun
akompanaj buŝe transdonitaj informoj.
Lia dua verko estas Historia regum
Britarmie (historio pri la reĝoj de Britio) - en
11 libroj. Sian Profetaĵoj de Meriino poste li
uzis kiel ĝian sepan libron. Amaso da
manuskriptoj atestas ĝian grandan
favoratecon.
Krom tio (ĉ. 1150/51) li verkis en 1529
heksametroj Vita Merlini (vivo de Merlino),
kiu tamen ne ricevis multe da reeĥo
siatempe, se juĝi laŭ la nombro de la
kodeksoj: unu kompleta kaj ses fragmentoj.
En tiu ĉi verko Geoffrey uzis krom la
profetaĵoj ankoraŭ multe da malnovaj Keltaj
fontoj.
La sagao pri reĝo Arturo (depost 1155
famiĝis la nomformo Artus) kreskis sur
historia grundo: reĝo Arturo (Arturus) kaj
kelkaj el liaj Kavaliroj de la Ronda Tablo estas
atestataj kiel historiaj personoj en Britio, sed
ne jam ĉe la (Latinlingvaj) historiistoj Gildas
kaj Beda, sed nur ĉe Nennius - post 700
p.Kr. En du lokoj legeblas tie, ke «dux
bellorum Arturus» (la militestro Arturo) kun
la reĝo de la Britoj batalis en 12 bataloj
kontraŭ la invadintaj Saksoj, en la 8-a batalo
li portis Maria-bildon sur la ŝultroj, kaj en la
12-a batalo ĉe Mons Badonis li mem batal-
1 Fragmento el verkata Antotogio Latina volumo 9. (GB)
mortigis 960 Saksojn. En posta raportaĵo, 2-
a duono de I' 10-a jc, Arturo ĉe la batalo de
Badonis tri tagojn kaj tri noktojn kunportas
la krucon de Kristo sur siaj ŝultroj.
Minimume oni do povas diri, ke la rakonto-
ĉeno ĉirkaŭ reĝo Arturo jam ekekzistis antaŭ
Geoffrey.
Ŝajne, iu Brita militestro kun la Roma
nomo Artorius aŭ simile montris sin eminenta
en la rezistobataloj de I' originaj Keltoj
kontraŭ la invado de la Saksoj.
La historio laŭdire komenciĝis en Trojo;
fuĝintoj de tie kunvenigis homojn el la limoj
de I' Mediteranea mondo (kolonoj de Herkulo
- Gibaltar) kaj kune fondis regnon sub reĝo
Brutus, de kiu devenus la nomo Brito ktp.
Unu el liaj posteuloj fondis Londonon - tiel
do la historio Brita estis bone fundamentita
en la klasika kulturo. - Sekvis la Romia
periodo: sed post kelkaj jarcentoj
ekmalaperis la Romia potenco de la Brita
insularo. Oni forte suferis sub invadoj de
Piktoj, Saksoj k.a. Jen ekagadas Arturo, nur
15-jara kaj jam kronita reĝo. Sed jam ĉe lia
naskiĝo la viziulo Merlin antaŭdiris
grandaĵojn pri li... 2
2 Koncerne nomojn mi plurfoje hezitas: foje mi senpere
Esperantigas senprobleme; sed foje mi uzas nacilingvajn
formojn; alifoje iom intermiksas ilin. Vera por ĉiuj
akceptebla solvo pri tiu temo ankoraŭ ne ekzistas
nialingve. (GB)
Tmk itrfc
La juna Merlino parolas al la Reĝo Vortigerno.
Ilustraĵo el Prophetie Merlini de Geoffrey de Monmouth,
en la Nacia Biblioteko de Britio.
danke al Vikipedio
La Karavelo 25
6
decembro 2010
Fragmento el la verko de Geoffrey
El libro 9:1
Post la entombigo de Utherpendragon 3 el
la diversaj provincoj kunvenis la princoj de la
Britoj en Silchester, kaj ili sugestis al
arĥiepiskopo Dubricio 4 de la Legio-urbo 5
konsekri Arturon, filon de I' reĝo 6 , kiel novan
reĝon. Neceso efektive urĝis ilin, ĉar post
kiam diskoniĝis la morto de I' menciita reĝo,
la Saksoj venigis al si siajn samgentanojn el
Germanio, kaj sub gvidado de Kolgrino 7
klopodis neniigi la Britojn. Ili jam submetis al
si grandan parton de la insulo, de la Humber-
rivero ĝis la Caithness-\ago 8 . Dubricio
prilamentis la malfeliĉon de sia patrujo,
kunvokis al si la episkopojn kaj ornamis
Arturon per la reĝa diademo. Arturo estis 15-
jara junulo de nekutima eminenteco kaj
malavaro, kaj lia ennaskita boneco havigis al
li tian gracion, ke preskaŭ la tuta popolo lin
amis. Vestite do per la reĝaj insignoj, li agis
laŭ la tradiciaj kutimoj kaj montris sian
donacemon; alfluis al li tiel granda amaso da
soldatoj, ke ekmankis al li, kion li disdonu.
Sed kiu laŭnature estas malavara kaj
samtempe virta, eĉ se pormomente li havus
mankon, tamen daŭra malriĉo neniel povas
turmenti lin. Ĉar do Arturo kombinis en sia
persono virton kun malavaro, li decidis
maltrankviligi la Saksojn per tio, ke per iliaj
posedaĵoj li riĉigu siajn sekvantojn, kiuj
servis al li. La konscio pri siaj rajtoj instigis
lin al tio, ĉar laŭ hereda juro li devis akiri la
solreĝadon pri la tuta insulo. Tial li kunvokis
al si siajn subulojn-junulojn, kaj iris al
Eborako 9 .
Tuj kiam tion sciiĝis Kolgrino, li kunvenigis
siajn Saksojn, Skotojn kaj Piktojn kaj kun
plej granda amaso atakis <Arturon> apud la
rivero Duglas 10 . Tie okazis interbatalo, kaj
3 Tria filo de la reĝo Konstantino la 2-a de la Britoj, li
nomiĝis origine Uther; sed post kiam ili estis elektita
reĝo, oni nomis lin Utherpendragon (drakokapo), ĉar
helpate de drako Merlin profetis, ke li estos reĝo. (GB)
4 Poste Primaso de Britanio kaj papa delegito, fine fariĝis
ermito. (GB)
5 Ĉefurbo de Nemetio, origine Kareŭsk, konata laŭ la
Romiaj legioj kiuj siatempe travintris tie. (GB)
6 Utherpendragon. (GB)
7 Estro de la Saksoj. (GB)
8 Caithness, graflando en plej norda parto de Skotlando.
(GB)
9 York, fondita de reĝo Ebraŭko de Loegria. (GB)
10 Douglas, rivero apud York. (GB)
ambaŭ armeoj trafis en grandan danĝeron.
La venkon tamen akiris Arturo, persekutis la
fuĝantan Kolgrinon, kaj sieĝis lin, kiam li
retiriĝis en Eborakon. Je la novaĵo pri la fuĝo
de sia frato, Baldulfo 11 rapidis kun ses mil
soldatoj al la sieĝo, por liberigi lin el la
enfermiteco. Tiutempe kiam lia frato faris ĉi
batalon, li mem ĉe la marbordo ĵus estis
atendanta la alvenon de duko Heldriko 12 , kiu
el Germanio estis survoje por helpi ilin. Kiam
do Baldulfo ankoraŭ dek mejlojn distancis de
la urbo, li decidis pli rapidigi per nokta
marŝado, por fari surprizatakon. Tion sciiĝis
Arturo, kaj tiu ordonis al duko Kadoro de
Kornubio 13 , renkonti lin tiun saman nokton
11 Baldulfo - frato de Kolgrino, alia estro de la Saksoj.
(GB)
12 Cheldric - estro de la Saksoj en Germanio. (GB)
13 Cornvvall. (GB)
La Karavelo 25
7
decembro 2010
kun sescent rajdistoj kaj tri mil piedsoldatoj.
Li atingis la vojon, laŭ kiu iris la malamikoj,
atakis ilin neatendite, dismembrigis kaj
mortigis la Saksojn, kaj devigis la ceterajn al
la fuĝo.
<Baldulfo> terure koleris, ĉar al sia frato li
ne sukcesis helpi; li pripensadis, kiel li povos
atingi interparolon kun li; ĉar li ja kredis, ke
pere de komuna interkonsiliĝo ili povos trovi
vojon al saviĝo, se almenaŭ li kapablos trafi
en lian personan ĉeeston. Ĉar li ne havis
alian eblon alproksimiĝi al li, li forrazis al si
hararon kaj barbon kaj vestis sin kiel ludisto
kun citro. Poste en la kampadejo li
ĉirkaŭpaŝis kaj per siaj melodioj, kiujn citre li
ludis, li sin ŝajnigis ludisto. Kaj ĉar neniu
eksuspektis, iom post iom li alproksimiĝis al
la remparoj de la urbo, daŭrigante sian
komencitan ŝajnigadon. Fine, kiam la
sieĝatoj rimarkis lin, je ŝnuregoj ili tiris lin
inter la remparojn kaj kondukis lin al lia
frato. Tie, kiam sian fraton li ekvidis, li
ekstimulis lin laŭsatiĝe per kisoj kaj
brakumoj, kvazaŭ el la morto li estus
resurektinta. Kiam post multoblaj
interkonsiliĝadoj ili komencis jam malesperi,
ke iam foje ili ree kapablos liberiĝi, jen
revenis la senditoj el Germanio, kiuj sub
gvido de Heldriko alkondukis sescent ŝipojn
al Skotlando, plenajn je fortikaj soldatoj.
Kiam la konsilantoj de Arturo tion eksciis,
ili instigis lin ne plu daŭrigi la sieĝon, por ne,
se tia amaso da malamikoj inundos ilin, liveri
tiel dubindan batalon.
9:2
Arturo obeis al la konsilo de siaj
konsilantoj kaj retiris sin en la urbon
Londono. Tie li kunvokis la pastraron kaj la
princojn el sia tuta regno kaj petis ilian
konsilon: kio estas la plej bona kaj avantaĝa
por fari kontraŭ la invado de la paganoj. Sub
komuna decido oni sendis mesaĝistojn al
Armoriko 14 al reĝo Hoel, por informi lin pri la
katastrofo en Britanio. Tiu Hoel estis la filo
de I' fratino de Arturo, kaj naskita de Budicio,
reĝo de la Armorikaj Britanoj 15 . Kiam li aŭdis
pri la problemoj, kiuj trafis lian onklon, li
ordonis al sia floto pretigi sin; li kunigis
15000 armatojn, kaj sub helpa vento navigis
al la Haveno de Hamono 16 . Arturo bonvenigis
lin kun la ŝuldata respekto, kaj ambaŭ sin
ofte tutkore brakumis.
14 Bretonio. (GB)
15 Hoel la 1-a la Granda, reĝo de Bretonio, filo de Budicio
la 2-a, reĝo de Bretonio, kiu ne estis edzo de Anna, la
fratino de Arturo, sed de la fratino de Aŭrelio Ambrozio.
(GB)
16 Nuna Southampton, kiu ricevis sian nomon laŭ la
generalo Hamono (Hamo) de la Romia imperiestro
Klaŭdio. (GB)
En la sekvaj ĉapitroj oni legas, ke Arturo
kaj Hoel la sieĝon de Lincoln fare de la
Saksoj disrompas; kiuj rifuĝas al Nord-
Skotlando, tiujn enfermitajn en iu arbaro, per
malsatigo ili devigis sin transdoni.
Poste Arturo devas denove pretigi sin por
forta batalo - kiel granda reĝo li portas
decan kirason, surmetas oran kaskon, sur kiu
bildigita estas drako, prenas la ŝildon
Pridvven (sankta Maria estas portretita sur ĝi)
kaj ĉirkaŭligas al si la glavon Kaliburn, kiu
estis forĝita sur la insulo Avalon 17 ;
dekstramane li prenas sian altan kaj larĝan
lancon Ron. Same kiel ankaŭ jam en la
rakontociklo ĉirkaŭ Karolo la Granda, Rolando
kaj la Maŭroj, ĉiuj armiloj havas proprajn
nomojn.
Arturo, kiu per sia glavo Kaliburn dum unu
batala tago mortigas 470 kontraŭulojn,
kompreneble tuj venkas. Oni konkeras
plurajn regionojn, foje vere miraklajn:
ekzemple ie en Skotlando ili trafis la lagon
Lumonoi (Loch Lomond), kie Arturo
persekutas la malamikojn sur 60 insuloj - la
lago havis laŭdire 60 enirojn, 60 rok-
abismojn, 60 aglo-nestojn. Arturo neniige
venkas Skotojn kaj Piktojn kaj fine laŭ peto
de iliaj episkopoj indulgas la postrestantojn.
Li ankaŭ renkontas mirindan lagon tute
kvadratan, kiu havas en ĉiuj kvar anguloj po
specifa speco de fiŝoj.
Iom poste oni rakontas, ke Arturo edziĝas
al sinjorino el grava Roma familio; ŝia nomo
en la manuskriptoj varias: Guinevere,
Ganhumare, Guenvvare, Guennvere. La
fratino de Arturo intertempe havas du filojn:
Gavvain kaj Mordred.
Arturo submetas al si ankaŭ Irlandon, kaj
poste eĉ Islandon. Kiam ankaŭ la Dana reĝo
kaj tiu de I' insularo Orkneys lin rekonas kiel
sian reĝon, Arturo revenas al Britanio, kie en
sia granda regno li havis 12 jarojn firman
pacon.
Tio sufiĉu por doni ioman impreson pri la
rakont-stilo.
★
abonu
La Karavelon
lakaravelo@gmail.com
17 La Kelta Elizio; depost Mezepoko oni identigas ĝin je
Glastonbury en Somerset. (GB)
La Karavelo 25
8
decembro 2010
Nikolaj Neĉaev
Sago de Amoro
Realo kaj poezio
Realo la poeton trompas
Sed tiun kruelecon stompas
Magia poezia belo.
Nur versoj povas per fabelo
Aldoni forton por espero.
Denove logas lin libero,
Hisiĝas ree lia velo,
Lin ree vokas lia celo.
Lirikumos mia koro
Kiam sago de Amoro
Maje mian koron trafos.
El la vundo sango lafos
Al papero per literoj
Por rakonto pri suferoj,
Ĝojo, ploro kaj esperoj.
Bardo ligas
Li ligas en vivo tendara
Muzikon de kordo gitara
Kun tremo de sia voĉkordo
Por veno al bela akordo.
Korpa belo
Korpan belon mi ne skulptas,
Tamen korpan belon kultas
De okuloj kaj skapoloj
Ĝis gluteoj, maleoloj
Metafore, ritme, rime,
Jen ĝojkrie, jen intime,
Jen sekrete, jen publike,
Jen rigarde, jen lirike.
Korpan belon mi ekvidas,
Korpan belon mi avidas
Por admiro kaj brakumo.
Poste kreos mia plumo
Per literoj sur papero
Pri amoro, amkonkero
Riman, ritman versjuvelon
Kiu gloros korpan belon.
Paroli poeme
Ne petu poeton paroli poeme
Ĉar vivos poeto dum vintro dormeme
Ĝis tempo aprila, ĝojtrila, degela,
Kukua, floroza, nektara, abela...
Sed vintre el vivo foriros doloro
Se ree atakos lin ŝtorme amoro.
Lin puŝos liriken amora impeto,
Dum vintro parolos poeme poeto.
Juna knabo
Lirikisto, juna knabo
Per versero (trilsilabo),
Metaforo, ritmo, rimo
Povas diri pri intimo,
Pri la sentoj de la koro:
Revo, amo, ĝojo, ploro.
En nova dekunua jaro
Enspiru ŝtormon Karavelo,
Enspiru ŝtormon per la velo,
Per pulmo blanka, fajna, faja
Por sento optimista, gaja.
La velo puŝu Karavelon.
Alportu Karavelo belon
Esperan, ĝojan, fantazian;
Esean, prozan, poezian
Al sciavida legantaro
En nova dekunua jaro.
Poplo kaj poeto
Etendas alten poplo la branĉaron.
La arbo penas tuŝi altan klaron.
Al revoj miajn manojn mi etendas.
Ĉu ree neeblecon mi pretendas?
Tuta gamo de sentoj
Se verkas vi lirikon,
Se sentas romantikon
Vi tiam juna estas,
Vi tiam vivon festas.
Vi havas tutan gamon
De sentoj: ĝojon, amon,
Doloron, ploron, ridon,
Esperon kaj libidon.
Mi estas amata
Mi estas amata. Pro tio vi kredas
Ke multon da virtoj mi nepre posedas:
Mi belas, bonkoras, modestas, talentas.
Mi tion ne neas, mi tion konsentas
Ĉar belan malveron la koro preferas,
Pro bela malvero poemoj aperas.
★
La Karavelo 25
9
decembro 2010
Kastelo de Monsano ("Mongao"), en la nordo de Portugalio.
Iam en Portugalio... (4)
Legendo pri
La-Deu b
ins
Eduardo Novembro
— Deu-la-Deu ekparolos al la popolo!!!...
Deu-la-Deu ekparolos al la popolo!!!...
Vere granda estas la anksieco, ĉiuj
kurantaj de malsamaj lokoj laŭdirekte al la
centra korto de la kastelo, ĉiam kriante:
— Deu-la-Deu ekparolos al la popolo!!!
Deu-la-Deu ekparolos al la popolo!!!...
Mizeraspektaj, ĉifonvestitaj, kaj precipe
malsategmienaj, viroj, virinoj kaj infanoj
ariĝas en la parada placo. Iliaj angorigitaj
okuloj fiksrigardas la inan figuron starantan
sur podio meze de la amasiĝintoj. Nelonge
oni atendis ĝis ŝi — tutamplekse
malfermante la brakojn, kun disetenditaj
manplatoj bone videblaj de malsupre — post
poioma silentiĝo, aŭdigas sian voĉon:
— Amata popolo de Monsano 1 ! — ŝi laŭte
ekparolas. — La ĉef-kapitano de la kastelo,
mia edzo, eliris por helpi nian karan reĝon
en fora milito, kaj tion sciinte, tiuj de Kastilio
perfide nin sieĝis por venkopreni ĉi tiun
fortikaĵon. Ili mise pensis, ke defendo de
kastelo far virino frue iĝus malfortika, do
facila predo tuj kapitulaconta. Grava eraro
ilia, ĉar de antaŭ multe da tempo ni rezistas
kontraŭ tiom potenca armeo, kiel
videbliĝas. Ili volas nin venki per malsato,
sed ankaŭ ties trupoj preskaŭ ne manĝas.
1 Monsano: portugale "Mongao". Ĝi estas portugala urbo
de la regiono Minjo ("Minho"), la plej norda portugala
regiono, proksime de Galegio. (JJS)
Mankas la nutraĵo ĉe ni, same kiel ĉe ili;
malfeliĉe kelkaj el niaj bravuloj jam mortis,
trafitaj de iliaj armiloj, sed ankaŭ ili jam
perdis multajn soldatojn. Tion mi kaj vi bone
observis dum la longaj tagoj de batalado,
kiujn mi mem partoprenis flanke de vi ĉiuj.
Ni ne estas pli feblaj ol ili, do ni ankoraŭ
povos ilin venki. Ni jam preskaŭ nenion
havas por nin defendi, do ni atakos ilin!
Mirega susurado trairas la amason. Voĉoj
audiĝas kun kriegitaj demandoj:
— Kiel Deu-la-Deu, kiel?!... — malespere
ili plendas. — Kiel Deu-la-Deu, kiel?!...
— Ĉu vi fidos je mi?!... Vi bone scias, ke
mi neniam perfidis vin, mi neniam perfidos
vin! Ĉu vi fidos je mi?
— Ho, jes ja!... — voĉoj de sube pli kaj pli
ripetadas la jeson.
Intertempe ŝi estis ordoninta, ke oni
kunportu al ŝi bakitajn panbulkojn, kaj
reparolas al la anksianta amaso:
— Jen bona pano, kiun ni jam ne
gustumas de pluraj tagoj. Sed tion niaj
malamikoj ne scias, kaj ne scios. Fidu je
mi!!!...
Prenante la panbulkojn enmanen, ŝi aliras
al la kastelkreneloj kaj, sin kliniĝante
eksteren, krias:
— He vi, tie malsupre, bone aŭdu min!...
La Karavelo 25
10
decembro 2010
He vi, tie malsupre!!!... Pro tiu jam longa
sieĝo vi pensas venki nin per malsato, sed
seniluziiĝu. Estas vi kiuj jam malsatas, ne ni!
Jen freŝa pano de ni ĵus bakita! Profitu!
Profitu! Kaj petu pli, se vi volos!!!... Ni
helpos vin, ĉar ni ankoraŭ estas sufiĉe
provizitaj de bongusta nutraĵo. Nek viaj
armiloj, nek la malsato povos venki nin!
La panbulkoj falis inter la malamikoj, kiuj
avidmanĝe ilin disputas inter si.
— Hurao aŭdiĝas el inter la sieĝita kaj
malsata popolo de la kastelo.
— Kiacele ŝi faras tion? Doni al la
malamikoj panon, kiu mankas al ni? Mi ne
komprenas... Ŝi ja estas saĝa virino, sed...
virino! — tiele, dumnokte pensadas kaj
komentas la malsategaj loĝantoj de la
kastelo.
Nur malfrue en la nokto ili sukcesas, iom
post iom, endormiĝi. Kiam ili matene
vekiĝas, la suno jam alte sin promenas sur la
ĉielo; kaj la sieĝitoj sin preparas por unu plia
tago daŭre suferi la sekvojn de tiu militado.
Tamen brukriado ekaŭdiĝas en la kastelo,
sur kies stratetoj oni kuras anoncante:
— Deu-la-Deu pravas!!! Deu-la-Deu
pravas!!!..
Oni alkuras de ĉiuj flankoj en granda
konfuzo kaj ekscito.
— Deu-la-Deu pravas!!! Deu-la-Deu
pravas!!! — ripete aŭdiĝas. — Deu-la-Deu
pravas!!! Deu-la-Deu pravas!!!
Instinkte, la kurado de la amaso direktiĝas
al la muregoj de la kastelo. Tie ĉiuj sin klinas
malsupren por vidi la belan kamparon
vastiĝanta ĝis nevidebleco tute sen signalo
de iu ajn malamiko. La sieĝinta armeo jam
estis malaperinta. Kvankam ne bone
komprenante tion, kio estas okazanta, ĉiuj
ĝoje ripetadas:
— Deu-la-Deu pravas!!! Deu-la-Deu
pravas!!!
Manke de provizoj kaj kredante ke tiuj de
la kastelo ilin posedis por longa tempo, la
armeo — venkita de la ruzeco de la virino —
retiriĝis seniluziigita... La malfortika virino,
sed akravida, iĝis heroino de tiu malegala
batalo. La kastelo de Monsano estis savita!
— Deu-la-Deu pravas!!! Deu-la-Deu
pravas!!!
★
abonu
La Karavelon
Blazono de Monsano
La Karavelo 25
11
decembro 2010
m
m
Joao Jose Santos
verkis la artikolon,
la mapojn kaĵ la tabelon
Du rapidecoj en
Eŭropa Unio
S.
h
'•'O
W\
f \
.1. f
—^4
U
j ....
u
tr
'rt
Vjf . ¥
V
En historia momento, kiam Eŭropa Unio verŝajne ne kapablas eviti la
ekonomian falon de kelkaj el siaj membroj, gravas pripensi la
kaŭzojn, pro kiuj Eŭropa Unio marŝas laŭ du rapidecoj.
Prologo: Iom da historio
Eŭropa Unio (EU) estas jam antikva revo
de eŭropaj landoj, sed veraj paŝoj por ĝin
krei, surbaze de humanaj principoj,
komenciĝis nur post la Dua Monda Milito, pro
la neceso protekti la negocojn pri karbo kaj
ŝtalo. De tiam ĝis nun, Eŭropa Unio ŝanĝis
sian nomon kelkfoje, kaj la nova nomo ĉiam
montras intencon, ke la unuiĝo estiĝu, ne nur
ekonomia, sed pli kaj pli politika. En 1951
estiĝis "Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj
Ŝtalo", poste ĝi ŝanĝiĝis al "Eŭropa
Komunumo" (EK), poste al "Eŭropa Ekonomia
Komunumo" (EEK), kaj nun ĝi estas "Eŭropa
Unio". Krom la nomŝanĝo kaj la alproksimiĝo
al politika unuo, la eŭropaj landoj envolvitaj
en EU estiĝas pli kaj pli multaj.
En 1957 Belgio, Francio, Germanio (FR),
Italio, Luksemburgo kaj Nederlando kreis
Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK). En
1973 aniĝis Britio, Danio kaj Irlando. En
1981 aniĝis Grekio. En 1986 aniĝis Hispanio
kaj Portugalio. En 1990 la du Germanioj
fandiĝis. En 1995 aniĝis Aŭstrio, Finnlando
kaj Svedio. En 2004 aniĝis Ĉeĥio, Estonio,
Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Malto,
Pollando, Slovakio kaj Slovenio. En 2007
aniĝis Bulgario kaj Rumanio. Aliaj landoj
deziras aniĝi al Eŭropa Unio: Islando,
Kroatio, Makedonio, Montenegro kaj Turkio.
Tia unuiĝo de tiom da landoj devus feliĉigi
siajn popolojn: tamen bedaŭrinde tio ne
okazas. Tiom malnovaj landoj, tiel spertaj pri
internaciaj rilatoj kaj pri ekonomia estrado,
devus kapabli trovi solvojn, por ke Eŭropa
Unio vivu en ekonomia ekvilibro, tamen eĉ la
granda Germanio havas grandan ŝuldon.
Landoj en ekonomia ruiniĝo
La greka ekonomio falis. Post ĝi falis la
irlanda. Portugalio ekvilibriĝas kvazaŭ
ĵonglisto sur kablo. Hispanio deziras, ke la
portugala ekonomio ne falu, ĉar ĝi scias, ke
ĝi estos la proksima viktimo.
Kiuj estas la kaŭzoj? Ili estas etikaj,
ekonomiaj kaj politikaj.
La etika kaŭzo jam estas tiom malnova,
kiom malnova estas la mondo: ambicio,
egoismo kaj do ĝenerale atencoj kontraŭ la
etikaj valoroj.
Ekonomie, la kaŭzo nomiĝas spekulacio
kaj merkatisma sovaĝeco, kiun la ekonomoj
nomas liberismo. Ja ekonomia sistemo, kiu
permesas ke oni vendu estontaĵojn, kiu
permesas la anonimecon de milionriĉaj
homoj, kiu baziĝas sur la povo de la troriĉaj
homoj kaj entreprenoj, inter aliaj ribeligaj
situacioj, ne povas manĝigi tiujn, kiuj
efektive produktas la riĉaĵon: ĉiuj homoj kiuj
fakte laboras.
Politike, temas pri reĝimoj, kiuj surgenuas
ĉe la altaro de la ekonomia povo, adorante la
dion Eŭro, anstataŭ agi surbaze de la justo,
de la bono kaj ĝenerale surbaze de la
humanaj valoroj.
La ekspluatado okazas sur du precipaj
niveloj: (1-e) la milionriĉuloj ekspluatas la
laboristojn, en kiuj oni inkludu la sistemon de
ekspluatado de la grandegaj entreprenoj
kontraŭ la eta komercisto; (2-e) la riĉaj kaj
grandaj landoj ekspluatas rekte aŭ nerekte la
etajn landojn.
La Karavelo 25
12
decembro 2010
La novliberisma ekonomio
Estas sciate, ke pli ol duono de la planedo
apartenas al 100 familioj. Tiuj 100 familioj
arigas ĉirkaŭ si klason de riĉuloj, kiuj servas
ilin, tiel protektante siajn proprajn poziciojn.
La registaroj plenumas la strategiojn de tiuj
interesoj. La popoloj, toksitaj de politike fia
propagando kaj lerte manovritaj plu balotas
favore tiujn, kiuj pluebligas la ekspluatadan
sistemon funkciantan.
Strange tia manovrado plu okazas, eĉ post
kiam la mondo iom evoluis rilate la
konceptojn pri la homo, pri la rajtoj, pri la
demokratio, pri la egaleco, pri la libereco, pri
la frateco, ktp. La rusa, ĉina, albana kaj kuba
revolucioj de la pasinta jarcento, inter aliaj,
montris al la mondo, ke la homamaso estas
tre progresiva kaj konstruiva forto, se oni
estras ĝin organizmaniere. La fondintoj de
komunismo kapablis kompreni ties historian
momenton, kreis la filozofian bazon de nova
epoko, analizis la socion kreitan de la
industria revolucio, identigis la motoron
necesan por la ŝanĝo, kaj stiris tiun motoron
fondante alitipajn sociojn, en kiuj... novaj
maljustaĵoj efektiviĝis.
Post la komunisma sperto, la mondo ne
plu estis la sama. La popoloj lernis pri sia
forto, sed samtempe la povuloj lernis estri la
mondon alimaniere. Germanio komprenis, ke
ne per la milito oni kapablas konkeri
Eŭropon, sed pli trankvile per la forto de la
ekonomio. La Dua Monda Milito disvolvis
informikon (t.e. scienco pri la homamasaj
informteknikoj). En tio Britio brilis, kaj Usono
rapide lernis kaj fakiĝis. La potencaj landoj
kaj la riĉaj povuloj lernis, ke post la etikaj
valoroj de la Franca Revolucio, sur kiuj
stariĝis Usono, kaj post la komunisma
sperto, la popolojn oni ne povas regi per
armiloj. Oni regas ilin per kompleksaj
informadaj strategioj, en kiuj la inter-
interesoj utiligas la demokratiajn instituciojn
por trompi la popolojn kaj starigi veran
maldemokration en socioj, kiuj tamen
aspektas demokratiaj. Konklude, oni tute
perversadas la politikan sistemon, por ke la
popoloj silentu, laboru kaj plenumu la
interesojn de la milionriĉuloj.
Unue, oni kredigis la popolojn, ke ĉiu
laboristo estas burĝeto, aliŝanĝante ties
pensmanieron, svingante karoton al la azeno,
por ke ĝi plu paŝu, nekonscie ke tiu karoto
estos la ununura karoto nutronta ĝin en ĝia
tuta vivo. La kapitalisma sperto en Usono
disvolvis alian manieron ekspluati la
popolojn. La popoloj ne plu estas nur sklavoj,
mizeraj laborfortoj por servi la povulojn. Ili
nun estas ankaŭ la konsumantoj, kiuj riĉigas
la povulojn. Por tio, estas necese kredigi la
popolojn, ke ankaŭ ili rajtas kaj povas atingi
la riĉecon, la famon, la feliĉon surbaze de
materia vivo: la usona revo. Kelkaj atingas
tion, eĉ kelkaj milionoj, kaj la sukceso de
kelkaj popolanoj estas tre grava, por
ekzempligi al ĉiuj, ke ĉiu povas atingi la
samon, la paradizon sur la Tero. Mensogoj
kaj mensogoj. Tiuj ne multaj popolanoj
atingintaj materian sukceson estiĝas ili mem
pecoj de la plenpova reganta maŝino.
Do, nuntempe la milionriĉaj povuloj
venkas en ĉi tiu malegala lukto, ĉar ili lernis
uzi la spiritajn valorojn de la demokratio kaj
la informikan socion, por ke la popoloj agu
serveme al ili, sen klaskonscio, sen konscio
pri la ekspluateco, tiel kiel la azeno kiu plu
sekvas la karoton nur mordetante ĝin fojfoje.
En la fino de la vivo, ĝi manĝis nur unu
karoton, sed ĝi laboris multege por tiu
karoto.
Kio estas finfine Eŭropa Unio?
Enkadre de ĉi tiu plej sovaĝa kapitalismo
situas Eŭropa Unio.
Eŭropa Unio estas ŝakludo inter la eŭropaj
potencoj por ĝin akapari. En ĝi bolas
ekonomia milito. Iu ajn el la eŭropaj landoj
sin aliancos kun iu ajn alia, interna aŭ
ekstera al EU, por gajni ekonomian
teritorion, ne nur por sin defendi, sed ankaŭ
por ekhavi avantaĝojn. La plej grandaj faras
tion pli senĝene kaj lerte ol la aliaj. Eŭropa
Unio estas scenejo de luktoj inter granduloj
por ekhavi el ĝi kiel eble plej grandajn
pecojn. Por tio, la grandaj landoj uzas la
etajn, kaj la milionriĉuloj uzas la milionan
homamason.
Ne nur tio estas Eŭropa Unio, tamen
precipe tia ĝi estas. Ĝi ne funkcias nur
surbaze de kunlaboreco, sed precipe surbaze
de konkurado. Kvankam la paroladoj
ŝajnigas kunlaboremon kaj helpemon, la
landagadoj montras la konkuradajn
interpuŝiĝojn interne de Eŭropa Unio. La
eŭropaj landoj havas komunan pasinton. Ili
evoluis unu kun la aliaj kreinte grandan
kulturan riĉecon. Eŭropo povus esti multe pli
ol scenejo kie ŝakaloj voras siajn proprajn
idojn. Tamen, la ekonomiaj interesoj eĉ
kapablas obskurigi ĝuste la kulturajn
elementojn, kiuj povus pli unuigi Eŭropon.
La Karavelo 25
13
decembro 2010
Unu Eŭropa Unio en kvar mapoj
Oni rigardu la tabelon de la sekva paĝo,
komparante ĝin kun ĉi tiuj kvar mapoj. La
kvar koloroj de la kvar mapoj rilatas al la
kvar koloroj de la vortoj kaj numeroj de la
tabelo.
Tie oni montras la popolnombron de la
eŭropuniaj landoj. Al la grupo A apartenas la
landoj kun pli ol 30 milionoj da homoj, al la
grupo B apartenas la ceteraj landoj. La
malsameco de fonaj koloroj facile dividas la
landojn A de la landoj B.
Analizante la tabelon, facile oni rimarkas,
ke Portugalio, kiu ĉiam estas vidata, kaj de la
portugaloj mem kaj de la aliaj popoloj, kiel
eta lando, estas la 10-a plej enloĝata lando
el la 27 membroj de Eŭropa Unio. Tamen,
ega lando ne estas tiu apartenanta al la unua
supra duono de la tabelo, sed tiu kies
popolnombro preterpasas 30 milionojn da
homoj. Do, en Eŭropa Unio ekzistas 6
grandaj landoj kaj 21 etaj landoj.
Oni komparu nun la du landogrupojn: A
kun B. Facile oni komprenas, ke la interesoj
de 70% de la eŭropanoj (tuta loĝantaro de la
6 landoj A) sin trudas al la interesoj de la
aliaj 30% (tuta loĝantaro de la 21 landoj B).
Krom la forto de la nombro, la grupo A
ankoraŭ havas la avantaĝon esti nur 6-
elementa, dum la grupo B estas 21-
elementa, do pli facile la plej riĉaj landoj sin
organizas por defendi siajn interesojn ol la
malgrandaj. Iu ebla interkonsento inter
Germanio kaj Francio, kies avantaĝoj
kompreneble estas por tiuj du landoj, atingas
147 milionojn da homoj, do preskaŭ trionon
de la eŭropunia popolo. Simila interkonsento
inter Portugalio kaj Grekio atingas 22
milionojn da homoj. Videble la ekonomioj de
la etaj landoj ĉiam dependas de la interesoj
de la ekonomioj de la tri pli grandaj landoj.
En la grupo A videble ekzistas du
subgrupoj: A1 - Germanio, Francio kaj Britio;
A2 - Hispanio, Italio kaj Pollando.
A1 estas la grupo de la riĉaj kaj plenpovaj
eŭropaj landoj. A2 estas grupo de landoj,
kiuj havus kondiĉojn por alproksimiĝi al Al,
sed ankoraŭ ne kapablis, pro diversaj kaŭzoj,
al kiuj oni aludos pli sube.
La grupo B estas multe pli nombra kaj do
pli heterogena. La financa kaj ekonomia
malbonstato de kelkaj el tiuj landoj originas
en miksaĵo de kelkaj kaŭzoj, kiuj estos
menciataj pli sube.
La Karavelo 25
14
decembro 2010
Grupo
N-ro
Landnomo
Popolnombro
A1
1
Germanio
81.757.600
2
Francio
65.447.374
3
Britio
60.975.000
A2
4
Italio
60.303.800
5
Hispanio
46.063.511
6
Pollando
38.518.241
B1 B2
7
Rumanio
22.246.862
8
Nederlando
16.570.613
9
Grekio
11.260.402
10
Portugalio
10.637.713
11
Belgio
10.403.951
12
Ĉeĥio
10.381.130
13
Hungario
10.064.000
14
Svedio
9.182.927
15
Aŭstrio
8.356.707
16
Bulgario
7.928.901
17
Danio
5.475.791
18
Slovakio
5.447.502
19
Finnlando
5.348.357
20
Irlando
4.339.000
21
Litovio
3.369.300
22
Latvio
2.220.700
23
Slovenio
2.023.358
24
Estonio
1.342.409
25
Kipro
788.457
26
Luksemburgo
493.500
27
Malto
412.966
sumo:
501.360.072
A
1-6
6 landoj
353.065.526
70,4%
B
7-27
21 landoj
148.294.546
29,6%
sumo:
501.360.072
100%
popolnombrojn kaj do solidajn ekonomiojn,
kiuj kapablas danci laŭ la merkataj ritmoj.
Efektive, la merkatisma liberismo, tiel kiel
la sovaĝaj leĝoj, nur estas avantaĝaj por la
plej fortaj. Ĉi-rilate, la plej fortaj estas la
landoj de Al, la plej riĉaj entreprenoj kaj la
plej riĉaj homoj.
La plej etaj popoloj konstante stumblas
kaj falas en la dancosalono de Eŭropo. Ĉiu
eta lando ne havas la povon konkuri kun ĉiu
el la tri grandaj en cirkonstanca egaleco.
Tamen, la etaj landoj kune konsistigas tre
grandan merkaton, kiujn la tri grandaj landoj
uzas kaj trouzas laŭ ilia bontrovo por sia
riĉiĝo.
Eŭro estas pli forta ol la germana marko,
ĉar Germanio uzis markon en merkato de 80
milionoj da homoj, sed eŭro estas uzata en
merkato de pli ol 500 milionoj da homoj.
Efektive Germanio donis multon al Eŭropa
Unio, sed ĝia ekonomio ne estus tiom forta
sola, kiom ĝi estas en Eŭropa Unio.
Per helpo de la kvar apudaj mapoj la
leganto facile konstatos, ke rilate ekonomion
la malplej favorataj landoj estas tiuj, kiuj pli
distas de la grandaj merkatoj de Germanio,
Francio kaj Britio. Vidu kiel la bonfartaj
Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo kuŝas
inter Germanio kaj Francio; vidu kiel Danio,
Svedio kaj Finnlando norde apudas; vidu kiel
Aŭstrio landlimas kun la sudo de la fortega
Germanio. Nun rigardu la geografian pozicion
de Portugalio, Grekio kaj Irlando, inter aliaj.
Ili estas foraj de la centro de Eŭropo. La
landoj de B1 estas geografie, etne, kulture
kaj ekonomie satelitaj de Germanio.
En la grupo B1 estas la landoj kun pli
evoluinta ekonomio el la grupo B: Aŭstrio,
Belgio, Danio, Finnlando, Luksemburgo,
Nederlando kaj Svedio.
En la grupo B2 estas la landoj kun pli da
ekonomiaj malfacilaĵoj en Eŭropa Unio:
Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario,
Irlando, Kipro, Latvio, Litovio, Malto,
Portugalio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.
Oni komprenu, ke la germana popolo pli
nombras ol la 6 plej grandaj popoloj de la
grupo B kune. Tio estas, la germana popolo
samnombras kiom Rumanio, Nederlando,
Grekio, Portugalio, Belgio kaj Ĉeĥio.
Analizante alimaniere, ĝi estas pli nombra ol
la ceteraj landoj de la grupoj B kune, do
entute 15 landoj.
La leganto povas plu ludi per tiaj
komparoj. La rezulto estas ĉiam la sama:
Britio, Francio kaj Germanio havas grandajn
Kial EU marŝas laŭ du rapidecoj?
La ekonomia malsimilo inter la landoj de
EU ne dependas de falsaj argumentoj, kiaj
estas la supera inteligento de kelkaj popoloj
super aliaj, la dia merito, la malsupereco de
la mediteraneaj landoj, la supereco de la
ĝermanaj landoj aŭ de simile alia rasisma
argumento, eĉ se kaŝita sub vualo de lerta
vortumado.
Kelkaj eŭropuniaj landoj havas
malfacilaĵon akompani la ekonomian
progresan ritmon truditan de Germanio kaj
Francio pro la jenaj precipaj motivoj:
1. Du rapidecoj en Eŭropa Unio
Videble, la tri eglandoj devigas la aliajn
dudek kvar paŝi laŭ siaj ritmoj.
Kaj kiucele kuras Britio, Francio kaj
Germanio? Unue, ili kuras pro ambicio, pro
tio ke, se ili povos havigi al si pli da mono, ili
ne havos malpli. Due, ili devas konkuri kun la
La Karavelo 25
15
decembro 2010
Flago de Eŭropa Unio. La 12 steloj reprezentas
ĉiujn eŭropajn ŝtatojn, eĉ se ili jam estas 27.
(el Vikipedio)2
ekstereŭropaj landoj, precipe kun Usono kaj
kun Ĉinio, kaj ankaŭ inter si.
En ĉi tiu kurado, ili trenas dudek kvar
landojn, kiuj freneze vidas sin, pli aŭ malpli
frue, en komplikaj situacioj, ĉar ili ne
kapablas laŭsekvi tiun ritmon. Kompreneble,
lando kun potenciva merkato de 10 milionoj
da homoj, kiel Portugalio, ne povas akompani
la kreskantan ritmon de merkato kun pli ol
80 milionoj da homoj, kiel Germanio. Krome,
Germanio startis jam en pli ekvilibra pozicio
ol Portugalio. Similajn komparojn oni povas
fari inter la aliaj EU-landoj. Do la trudata
ritmo estas^ tiu de la eglandoj, kio kaŭzas
kompletan ĥaoson en la ekonomia evoluo de
la etlandoj.
Eŭropa Unio mem devus sin memprotekti
de la eksteraj merkatoj. Tio okazos pli aŭ
malpli frue, ĉar neniu lando en la mondo, eĉ
Usono, kapablos akompani la ekonomian
kreskadon de Ĉinio, ĉar la ĉinoj havas
multege pli grandan merkaton kaj...
malrespektas gravajn rajtojn de la laboristoj;
kiuj kostus al Ĉinio multege pli da mono, se
la ĉinaj entreprenoj pagus al ili kiel la
germanaj aŭ la usonaj entreprenoj.
Do, la kerna problemo de la etlandoj estas
la malgrandeco de sia interna merkato.
2. Periferia pozicio
La etaj landoj geografie proksimaj al
Germanio, kiel Finnlando, Svedio, Danio,
Nederlando, Belgio, Luksemburgo kaj Aŭstrio
pli facile kontaktas kaj vendas en Germanio
ol la distaj landoj, kiel ekzemple la periferia
Grekio.
Oni povas argumenti, ke Ĉeĥio landlimas
kun Germanio, en situacio simila al tiu de
Aŭstrio. Tamen, oni komprenu, ke la ĉeĥoj
pasigis dekojn da jaroj, en la 20-a jarcento,
sub komunisma diktaturo. Krome, oni
komprenu, ke la proksimeco de la aluditaj
sep landoj al Germanio estas ne nur
geografia, sed ankaŭ etna, kultura kaj lingva
(rigardu la mapojn).
La aparteneco al la ĝermana lingvogrupo
helpas la progreson de la etaj landoj, kiuj,
koincide, ankaŭ estas tiuj geografie pli
proksimaj de Germanio. Eĉ por eta
entreprenisto aŭstra estas pli facile negoci
kun granda entrepreno en Germanio, pro la
apudeco lingva kaj geografia, ol por
portugalo, kies lingvo kaj lando tre distas de
Germanio.
3. Malmultnombra loĝantaro
La entreprenoj de la etaj landoj ne
kapablas konkuri kun la grandaj entreprenoj
de la grandaj landoj eĉ en sia propra lando.
La disto al la centro de Eŭropo malfaciligas la
vivon de la eta entrepreno de la periferia
lando, sed ĝi ne estas obstaklo al la grandaj
germanaj kaj francaj entreprenoj, kiuj
ofertas la varojn en la portugala kaj greka
merkatoj je valoro, kiu facile ruinigas la etajn
entreprenojn de tiuj du etlandoj.
Fakte, ne estas mirinde, ke multaj homoj
en Portugalio, Grekio kaj Irlando sentas, ke
oni embuskis ilin, kiam tiuj landoj eniris
Eŭropan Union. Neniu el la etaj landoj havas
sufiĉan merkaton por pluvivi, kaj la grandaj
alilandaj entreprenoj elsuĉas iliajn
merkatojn.
4. Multaj jaroj sub diktaturo
Plejparto el la etaj landoj de la grupo B2
estis sufokitaj de diktaturoj, faŝismaj aŭ
komunismaj, kiuj ne lasis ilin spiri nek
disvolviĝi. Oni sentas postrestaĵojn de la
malliberemo, dum dekoj da jaroj post tiuj
okazoj, en la politikaj sistemoj de tiuj landoj,
kaj en la politika eduko de ties popoloj. Tiaj
ne videblaj elementoj estas gravegaj, ĉar el
ili venas, aŭ ne venas, la civitana partopreno
en la interesoj de la ŝtato, kaj eĉ en ĉiutagaj
decidoj.
5. Regado de la kaŝitaj kaj vualitaj fortoj
Kvankam respektante ĉiujn katolikojn de
la tuta mondo, oni ne povas ne aserti, ke la
Katolika Eklezio en Portugalio, kaj en aliaj
landoj, estis fidela aliancano de la faŝisma
reĝimo, kaj partoprenis en la politiko, kiu
plulasis la popolon en malscio, obskuro kaj
fanatikismo dum 48 jaroj.
En Portugalio, kelkaj kaŝitaj fortoj plu
regas la landon. La sistemo estas nun
demokratia, sed kelkaj regantaj^ fortoj en
Portugalio plu estas la samaj. Ĉu do tiuj
fortoj ne responsas pri la stato de la lando?
www.lakaravelo.com
La Karavelo 25
16
decembro 2010
Kiel la etaj landoj povus sin defendi?
1. Komprenado ke la rilatoj ene de EU
estas konkuraj, ne nur interkonsentaj
Unue gravas kompreni, ke neniu lando
devas atendi, ke alia ĝin helpu, se la helpiva
lando ne havas propran intereson en tiu
helpado. Malantaŭ la kravatoj, la afablaj
ridetoj kaj la dorsotuŝetoj, la interlandaj
rilatoj, ene de Eŭropo kaj ekstere, sin gvidas
de sovaĝaj leĝoj. La plej grandaj manĝas la
plej etajn, aŭ almenaŭ voradas ilin iom post
iom dum la viktimoj kapablas pluvivi. Eble la
plej korsentemaj legantoj naive pensas, ke la
artikolisto troigas, kaj ke la afero ne povas
esti vidata laŭ tiom kruda maniero. Tamen,
videble, ĉi tio estas la vero, jen vi kredu ĝin,
jen ne. Eŭropa Unio stariĝis surbaze de
interkonsento kaj helpemo, tamen la Homo
ankoraŭ ne scias agi interkonsente. Anstataŭ
interkonsentoj, la popoloj, la entreprenoj kaj
la homoj preferas konkuri, batali, lukti. Tiaj
estas ankoraŭ la homoj, kiuj loĝas sur nia
planedo.
2. Necesas reanalizi la socion
Mankas reanalizi la socion. Mankas apliki
etikajn principojn al la novaj socioj, ne
aplikante malnovajn modelojn, ĉar ili estis
faritaj por alia socio, kiu ne plu ekzistas. Ne
farante tion, la komunistoj kaj aliaj livistoj
plu ripetas malnovajn sloganojn tute
neadekvatajn al la novaj popoloj, kaj eĉ
ĝenajn por tiuj kiuj ŝatus fari ion por
transformi la socion.
3. Ekonomia memprotekto
La etaj landoj devas havi la nenaivecon sin
defendi en ĉiuj niveloj. Eŭropunia lando ne
rajtas starigi memprotektan ekonomion rilate
la aliajn EU-membrojn, ĉar la ekonomia
malfermiteco estas unu el la kolonoj de ĉi tiu
sovaĝa ekonomia sistemo, kiu havas leĝojn
ĝuste por protekti la ekonomiojn de la plej
grandaj.
Tamen, ĉiu etlanda ŝtato povas tuŝi la
koron de siaj civitanoj per patriamaj sentoj,
kiuj donas koherecon al la popolo. Regionaj
defendoj ĝenerale dissplitas la etan landon
en disputoj kaj intrigoj, kiuj saĝe estas
uzataj kaj profitataj de la eksteraj ŝakaloj,
kiuj atendas la ĝustajn momentojn por vori
la ŝafojn. La etlandoj devas disvolvigi kohere
siajn regionojn, sed tio devas esti farata de
tutlanda porregiona politiko, ne de regionaj
politikoj kiuj malfortikigas la internajn laĉojn.
Gravas, ke la etaj landoj konsumu precipe
tion, kion ili produktas. La ŝtatoj ne povas
devigi la civitanojn fari tion, sed povas ekzisti
enlanda eduko kiu gvidu la landanojn al
memprotekto. La etlandaj ŝtatoj devas
disvolvigi siajn ekonomiojn sencume al evito
Jose Manuel Durao Barroso
PREZIDANTO DE LA EŬROPA KOMISIONO
(el Vikipedio)
de enportado. Ĉu oni komprenas, ke
Portugalio ĝis nun ne disvolvigis sian
industrion por entute produkti proprajn
aŭtomobilojn? Anstataŭ tio, Portugalio
enhavas aŭtomobilajn fabrikojn, kiuj
apartenas al grandaj multnaciaj entreprenoj,
kie oni muntas aŭtomobilojn por la
portugaloj kaj por aliaj landanoj. La rezulto:
eterna dependeco de la eglandoj; ĉi-rilate de
Germanio kaj Francio.
Kial Britio ne akceptis eniri en la eŭro-
merkaton? Guste por memprotekti sian
ekonomion. Kial Francio kaj Germanio eniris
eŭromerkaton? Ĉar tiuj du landoj havas
avantaĝon malfermi siajn proprajn
ekonomiojn al la ceteraj eŭropaj landoj. Do,
la etlandoj malfermu la okulojn. Francio kaj
Germanio pagis al la etlandoj por NE produkti
kultivaĵojn por protekti siajn proprajn
merkatojn. La rezulto: eĉ por manĝi,
Portugalio dependas de la eksterlandoj.
La etlandoj ne rajtas memdecidi, ĉu plu
esti ĉu foriri el Eŭropa Unio. Ja tia decido
ekzistas laŭleĝe, sed la ekonomiaj
konsekvencoj estus tiel katastrofaj por la
lando kiu decidus tion, ke la etlandoj estas
katenitaj en Eŭropa Unio. Tamen, la etlandoj
povas ludi alimaniere, komprenante la veran
situacion, protektante sin mem kaj
turniĝante ankaŭ eksteren de EU.
Ekstere, la etaj eŭropaj landoj devas
alianci kun ne eŭropaj landoj, surbaze de
komunaj interesoj. Portugalio havas grandajn
eblecojn fari tion en diversaj trakoj. ĉi estas
natura partnero de la aliaj portugallingvaj
landoj, ĝi ĉiam estis partnero de Usono, ĝi
estas natura partnero de Hispanio, kaj finfine
ĝi estas lando kiu kapablas dialogi kun ĉiuj
kulturoj pro la natura emo de la portugaloj.
Kompreneble, la aliaj eŭropuniaj etlandoj
La Karavelo 25
17
decembro 2010
havas aliajn atutojn, kiujn ili devas esplori,
por ne estiĝi ostaĝo de la tri grandaj eŭropaj
landoj.
4. Etlando ne estas landeto
Ĉiu eta eŭropa lando devas politike
konscii, ke ĝia eteco ne estas reala. La
ekonomia falo de Grekio ekminacis la tutan
sistemon. La bankroto de Irlando timigis
ĉiujn. Nun, la grandaj landoj deziregas, ke
Portugalio petu helpon al Internacia
Ekonomia Fonduso (IEF) por bremsi la
portugalian ŝuldadon. Tamen, ili fajfas pri tio,
ĉu la lando sin eneksplodos. Laŭ IEF nur
gravas enmeti ŝtopilon en la vulkanan buŝon,
por ke aliaj ne estu atingotaj de la lafo. Ĉu la
vulkano sin konsumos interne, sin nuligante,
tion la aliaj landoj prifajfas.
Eŭropa Parlamento. Komparu kun la realeco de la posta foto.
Ne nur en Afriko ekzistas tiaj diferencoj.
(el Vikipedio)
Do la etlando povas kaŭzi grandajn
damaĝojn. Tio estas forto, kiun la etaj ne
kapablas uzi por sia avantaĝo. La etlandoj
kuras malantaŭ la grandaj akceptante la
regulojn de la konkuro. La etlandoj devas
lerni starigi siajn proprajn kondiĉojn. Kial la
ĉefministroj de Portugalio, Grekio, Irlando kaj
Hispanio ne kunsidas? Eble el tiu kunsido
venus propono por bremsi la merkatojn
favore ne nur al tiuj kvar landoj, sed al 24
landoj. Eble el tiu kunsido venus proponoj
por proksimigi la du rapidecojn de Eŭropo.
Ja se du aŭ tri falas, la tuta Eŭropo
ektimas la ruiniĝon. Se la etlandoj havus
komunajn proponojn por sin defendi, la
rezulto estus unu el ĉi tiuj du: Germanio kaj
Francio negocus la proponojn por vere helpi
la etlandojn sin ekvilibri, aŭ tiuj du grandaj
landoj elirus el la eŭromerkato por defendi
sin, kaj havus rilate al Eŭropa Unio pozicion
similan al tiu de Britio. Mi kredas, ke
Germanio kaj Francio preferus la unuan
solvon, kiu estas la plej dezirinda por ĉiuj.
Se filozofio, etiko kaj politiko estrus
Eŭropon, anstataŭ ekonomio kaj politika
intrigo, la grandaj landoj komprenus kiom ili
bezonas la etlandojn. En la Universo ĉio
estas interligata. Manko de sablero sufiĉas
por ruligi grandan rokon. Minus du gradoj
povas malglaciigi la polusojn. Oni ne
preteratentu la etulon, kiu nun bezonas
helpon, ĉar iam la falo de la etulo trenas kun
si la falon de multaj aliaj. De tio ĝis la ruiniĝo
de la tuta sistemo estas paŝeto.
5. Oni responsigu la kulpulojn
En Eŭropo ĝenerale ĉiuj responsas pri siaj
funkcioj, escepte de la politikistoj kaj la
ekonomoj.
Se instruisto agas maletike, oni punas lin.
Se elektristo misas en sia laboro, li eble
perdos sian dungon. Tamen, se ekonomo
misgvidas iun gravan institucion, kio okazas
al li? Oni donas al li eĉ pli bonan dungon. Ĉi
tio ne estas troigo. Ĉi tio okazas oftege en
Eŭropo. Kiuj politikistoj kaj ekonomoj
responsis pri la malekvilibro de la ekonomioj
greka, irlanda, portugala kaj hispana? La
bone informitaj civitanoj de ĉiu lando scias,
sed la justico fajfas pri la krimoj de tiuj
homoj. Neniam oni esploras, kiel ili riĉiĝis.
Oni ne pagigas ilin pro tio, ke ili grave
damaĝis sian landon. Tute ne. Ili mem plu
estras la socion kaj aplikas maljustajn
aŭsterajn rimedojn kontraŭ la popolo, kiu
riĉigis ilin kaj plu pagas iliajn krimajn
aventurojn.
Eŭropa Unio sen justo kaj justico estas
kompleta mensogo. Nepre oni devas
enkarcerigi la homojn, kiuj damaĝas la
sociojn.
6. Unu Eŭropo, unu sistemo
Estas kompreneble, ke la germanaj
laboristoj ribelas pro la fakto, ke ili
emeritiĝas multe pli malfrue ol la grekoj, kies
krizon la germanoj devas pagi. Tamen, certe
la grekoj ŝatus havi la laborajn kondiĉojn de
la germanoj. Do, se Germanio postulas, ke
eŭropanoj emeritiĝu 67-jaraĝe, ĝi postulu
ankaŭ ke la minimuma salajro en Portugalio
estu same alta kiel en Luksemburgo.
Efektive, la minimuma salajro en Portugalio
estas 475,00C, sed en Luksemburgo ĝi estas
1643,00C. Do, portugala laboristo en
Portugalio, faranta la saman laboron de alia
portugalo laboranta en Luksemburgo, en la
sama Eŭropa Unio, ricevas trionon de la
kolego. Oni komprenas kial 16% de la
luksemburga popolo estas portugaloj; do
preskaŭ kvinono de la tuta luksemburga
popolo. Tamen, la plej bizara situacio estas la
komparo inter la luksemburga minimuma
salajro kaj la bulgara, kiu estas 123,00C, do
dekono de la luksemburga. Sinjorino Merkel,
bv. ne samniveligu NUR la emeritan aĝon!
Eŭropanoj, malfermu la okulojn!
La Karavelo 25
18
decembro 2010
Sendoma homo en Francio. Verŝajne li parolas la prestiĝan francan lingvon kiel
Sarkozio, sed iliaj vivstiloj absolute kontrastas.
(el Vikipedio)
Kvankam la minimuma salajro en
Portugalio estas tiel malalta, la
administrantoj en Portugalio ricevas pli
bonajn salajrojn kaj krompagojn ol liaj
kolegoj de aliaj landoj. Do, por grupo da
privilegiitoj ekzistas ununura Eŭropo, por la
laboristoj ekzistas minimume du Eŭropoj.
Kaj la ekspluatado daŭras kaj daŭras.
Grekio plu devas pagi pli kaj pli por sin
financi, tiel kiel Portugalio, Irlando kaj
Hispanio. Sinjorino Merkel, niveligu ankaŭ la
pagendajn interezojn, ĉar la tri eŭropaj
baronŝtatoj, grupo Al, pagas la monon laŭ
interezoj multege pli malaltaj. Ja, espereble
la leganto jam komprenas, ke ekzistas
baronoj kaj kelneroj, baronaj entreprenoj kaj
kelneraj entreprenoj, tiel kiel baronaj landoj
kaj kelneraj landoj.
Eŭropa Unio devas enhavi la samajn
leĝojn aplikendajn al ĉiuj siaj popoloj.
Kompreneble, tio devas esti farata iom post
iom ĝis atingo de kompleta unuformeco. Oni
komprenas, ke leĝoj rilatantaj individuajn
aspektojn de ĉiu lando devas esti malsamaj,
sed la aĝo emeritiĝi devas esti la sama en la
tuta EU, tiel kiel devas esti la sama la
minimuma salajro. Ankaŭ la administraciaj
sistemoj devas konverĝi por ununura eŭropa
sistemo. Atentu, ke ĉi tie oni ne asertas, ke
devas ekzisti ununura eŭropa administracio,
sed landaj administracioj funkciantaj laŭ la
samaj principoj, kiuj devas faciligi la vivon de
la civitano.
Ekzistas malriĉuloj, jen landaj, jen
entreprenaj, jen homaj, ĉar kelkaj riĉiĝis per
I' aliula laboro.
Per la esprimo "riĉiĝo" oni ne aludas al la
financa bonfarto, kiun oni kapablis kolekti
dum vivo de laboro. Per "riĉiĝo" oni aludas al
la grandegaj monkoncentriĝoj, al grandaj
imperioj, kiuj, tre ofte, ne havas vizaĝojn. Se
ili okazas, kaj samtempe okazas mizero ĉe
aliaj homoj, tio montras, ke la ekonomiaj
rilatoj estas aranĝitaj por ke kelkaj povu
profiti el la ŝvito de multaj.
Eŭropa Unio nur havas estonton ene de
interhelpa politiko de ĉiuj siaj membroj. La
politika filozofio kiu fundamentis Eŭropan
Union estis livisma, kaj multaj el tiuj
fondintoj estis livistoj. La tiamaj partioj plu
ekzistas kun la samaj nomoj, tamen tiuj
partioj ne plu estas livaj. Ili ŝanĝiĝis
estiĝantaj liberismaj partioj. EU turniĝu liven
kaj haltigu la novliberisman galopon, se ĝi
volas plu ekzisti.
La nunaj ekspluatantoj ne scias, ke
preterpasante kelkajn limojn de maldungeco,
de malriĉeco kaj de maljusteco, la popoloj
estiĝas ribelemaj, kaj ekeksplodos sangaj
revolucioj dise tra Eŭropo. La heleno
Aristotelo, ĉ. 350 a.K. jam sciis tion, sed la
nunaj milionriĉuloj aldonas al sia ambicio
malscion, ignoremon kaj stultecon.
★
Konkludo
La Karavelo 25
19
decembro 2010
Roger Gotardi
tradukis el la portugala
La malsano de Fabricio
de Arturo Azevedo
Fabricio estis kopiisto ĉe publika oficejo,
kaj tre ŝatis Zizinjon, la solan filinon de
Majoro Sepulvedo.
Lia deziro estis edziĝi al ŝi, sed por tio
necesis antaŭe promociiĝi, ĉar la kopiista
salajro ne sufiĉis por vivteni familion. Sekve,
Fabricio limiĝis al la rango de amindumanto,
anksie atendante la momenton, kiam li povos
okupi tiun de fianĉo.
Iun tagon, la fraŭlo ricevis leteron de
Zizinjo, en kiu ŝi sciigas lin, ke la patro,
Majoro Sepulvedo, decidis pasigi unu
monaton en Kaŝambuo 1 , kun sia familio. Kaj
ŝi petas lin, ke ankaŭ li iru, ĉar ŝi ne havus
fortojn por vivi tiel for de li.
Ridetis al li la ideo longtempe resti en
Kaŝambuo, gastanta ĉe la sama hotelo kiel
Zizinjo. Pro tio, ke li estis junulo ŝparema, li
havis apartigitaj la monrimedojn bezonatajn
por la vojaĝ-elspezoj; mankis al li nur
forpermeso, sed certe ĝin ne neus al li la
ministro.
Trompadis sin la kompatinda amind-
umanto. La ministro, al kiu li persone sin
turnis, demandis lin rifuzmiene:
— Por kio volas vi, sinjoro, du monatojn
da libertempo? 2
— Por kuraci min.
— Sed vi ne estas malsana, sinjoro!
— Mi ja estas, sinjoro; ne ŝajnas, sed mi
estas malsana.
— Tiuokaze, subiĝu al saninspekto kaj
portu al mi la verdikton. Mi donos al vi la
1 Urbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso. Portugallingve:
Caxambu. Laŭ Vikipedio, la nomo devenas de la loka,
tupidialekta vorto Cata-mbu, kiu signifas "Bobelanta
Akvo", aŭ "Bolantaj Vezikoj", kaj rilatas al la minerala
akvo troviĝanta en la regiono. La urbo estas fama, ĉar
ĝin vizitis anoj de la Portugala Reĝa Familio. Oni
rakontas, ke la antaŭe senfrukta Princino Izabelo
resaniĝis de anemio per la ferohavaj akvoj de
Kaŝambuo, kaj tiam gravediĝis. Legu pli ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Caxambu (RG)
2 Ŝia feriado estas unumonata, sed li petas du
monatojn, ĉar la ulo estas mallaborema firuzulo. Tiel mi
interpretas ĉi tiun teksteron. (JJS)
forpermeson nur sub tiu kondiĉo.
Tri tagojn poste Fabricio, metita en
mantelon, kun silka tuko nod-ligita ĉirkaŭ la
kolo, la barbo razota, vato en la oreloj, iris al
la Ĝenerala Direktorejo pri Sano.
Lia aspekto estis tiel malsanula, ke la
doktoro, komisiita ekzameni lin, apenaŭ lin
vidinte diris:
— Jen staras iu, kiu ne trompas: oni
vidas, ke li estas vere
malsana!
Kaj turnante sin al
Fabricio:
— Kion vi sentas,
sinjoro?
Fabricio respondis per
malrapida, ploranta voĉo:
— Mi sentas multajn
aferojn, doktoro; dolorojn
tra la korpo, lacecon,
pikojn en la stomako,
prematecon ĉe la
brusto...
— Ni vidu tion! Demetu vian jakon.
Fabricio surhavis nur ĉemizon kaj la
kuracisto brustaŭskultis lin:
— Ĉu vi ne suferas tusadon?
— Jes, ja, sed nur nokte; ĝi ne lasas min
dormi.
— Bone. Vi povas surmeti la jakon.
Kaj la doktoro iris skribi la verdikton, kiun
li donis al la kopiisto.
Tiu ĉi malfaldis la paperon surstrate, por
kontroli kiuspecan malsanon elzorgis al li la
kuracisto, kaj legis: "Simptoma kardjalgio de
artritisma diatezo".
Ne imagu la efikon, kiun sur lin produktis
tiuj por li enigmaj vortoj.
— Kaj jen estas vero, ke mi estas ja
malsana! - pensis la kompatinda junulo.
Alvenante hejmen, en liaj tempioj io
martelis. Poste venis frostotremoj, kiujn
sekvis fortega febro, kaj ĝi estis tiela febro,
ke ĝi daŭris dudek tagojn.
La malsanulo elhospitaliĝis ĝuste kiam
Zizinjo revenis el Kaŝambuo kaj trovis la
fianĉon en tia stato.
Damna simptoma kardjalgio de artritisma
diatezo.
★
www.lakaravelo.com
La Karavelo 25
20
decembro 2010
UNIVERSALAJ
KONGRESOJ DE ESPERANTO
Djalma Pessata
1927
19-a Universala
Kongreso de Esperanto
Loko: Danzigo, Germanio
Dato: 28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto
Aliĝintoj: 905
En tiu kongreso oni festis la 40-an jubileon de
Esperanto.
Nuntempe, Danzigo estas Gdansko, kaj apartenas
al Pollando.
La 19-an kongreson prezidis Bernhard
Aeltermann. Dum la malfermo de la kongreso, la
ĉefurbestro de Estokolmo, Carl Lindhagen (1860-
1946) parolis esperante.
Ĉu vi scias?
Dum la kongreso estis akceptita la propono
festi la 15-an de decembro (naskiĝtago de
L. L. Zamenhof) kiel "Tago de Esperanto-
Libro".
Laŭ teksto de S-ino Jagoda G., post la fino
de la 19-a UK, kongresanoj veturis al
Sopoto por planti memorkverkon de paco
kaj amikeco. Esperantistoj de diversaj
landoj kunportis saketojn kun tero de
diversaj partoj de la mondo. La unuan fojon
en la historio de Esperantujo, okazis
ceremonia plantado de arbo. Starigita
ankaŭ estis memorŝtono kun la teksto en
Esperanto. La tiama urba konsilio en Sopoto
donacis al esperantistoj pecon da tero ĉe la
rando de sopota arbaro, signita sur la nuna
mapo de Sopoto kun la surskribo "Dqb
Esperancki" (Esperanta Kverko).
Memorŝtono pri la jubilea kverko
★
La Karavelo 25
21
decembro 2010
Historiaj komentoj
1. Sebastopolo (Sevastopol): urbo en
la duoninsulo Krimeo ĉe Nigra Maro.
Ĝi estis fondita en 1783, laŭ edikto de
Katerina la Granda, rusa imperiestrino, sur la
loko de la krime-tatara urbeto Aĥtijar. Ĝi
estis la ĉefa haveno de la nigramara milita
floto de Rusia Imperio, kaj poste de
Sovetunio.^ Ekde 1991 ĝi apartenas al
Ukrainio. Ĝi estas aparta administra unuo de
Ukrainio. Nun en Sebastopolo situas
militbazoj de du ŝiparoj: la Rusa Nigramara
kaj la Ukrainia.
2. "Rakontas multaj monumentoj pri
heroec' dum du defendoj". Sebastopolo
travivis du malfacilajn defensivojn.
La unua defensivo okazis en la kulmino de
la krimea milito (1854-1855). Dum 349
tagoj, la rusaj armeanoj kaj flotanoj en la
urbo kontraŭstaris pli multajn armeojn de la
alianco de kelkaj regnoj (Brita Imperio,
Francio, Otomana Imperio kaj Regno de
Sardio), kaj la aliancaj armeoj vane penadis
preni la bastionojn. Tri ĉefaj organizantoj de
la defensivo dume pereis: vicadmiralo
Kornilov, admiralo Naĥimov kaj admiralo
Istomin. La 27-an de aŭgusto 1855, la
francoj prenis la plej gravan pozicion de la
defensivo, kiu estis Monteto Malaĥovo. La
sekvan tagon, la rusa armeo lasis la sudan
(ĉefan) parton de Sebastopolo, transiris al la
sebastopola golfeto kaj ekstaris sur ĝia norda
bordo. Por posedi la tutan urbon, la alianco
bezonis ataki la nordan parton de
Sebastopolo, sed por tio jam mankis fortoj.
Rusia Imperio malvenkis en la milito, tamen
ne perdis la gravan urbon. Sebastopolo fine
estis redonita al Rusia Imperio, kaj
interŝanĝe rusa estraro redonis al Otomana
Imperio la urbon Karso.
Dua defensivo okazis en la Dua Monda
Milito. Dum 250 tagoj en Sebastopolo, la
sovetunia armeo, kun helpo de loĝantoj,
kontraŭstaris la armeon de la hitlera
Germanio, kiu entreprenis tri provojn posedi
la urbon. Fine la urbo cedis, sed pro tro longa
tempo de defensivo, la planoj de Hitlero pri
fulma milito fiaskis. Hitlera Germanio perdis
multe da tempo kaj soldatojn. Tiu defensivo
estis unu el la plej gravaj faktoroj de la
hitlera milita malvenko.
Sebastopolo estis sub Germanio dum 22
monatoj. Multege da civitanoj estis murditaj.
La 5-an de majo 1944, la sovetunia armeo
komencis sian kontraŭatakon. La 7-an de
majo okazis la sukcesa sturmo en Monto
Sapuno, kaj la 9-an de majo la sovetunia
armeo liberigis Sebastopolon el la germana
okupado.
3. "Vicadmirala fama vort'"
Dum la krimea milito, dum atako al la
bastiono sur Monteto Malaĥovo, la grave
vundita vicadmiralo Vladimir Kornilov (1806-
1854) antaŭ ol sveni sukcesis diri al siaj
kunbatalantoj la frazon «OTcranBaŬTe >Ke
CeBacTono/ib» ("Defendu ja Sebastopolon!").
Nun sur la loko de vicadmirala fatala vundigo
estas la monumento al la vicadmiralo, kaj sur
ĝi estas skulptita ankaŭ tiu frazo.
4. Ĥersoneso
Ĝi estis greka civito, kaj poste romia kaj
bizanca urbo en Krimeo. Ĝi ekzistis de la 6-a
jarcento a.K. ĝis la 14-a jarcento de p.K.,
kiam ĝi estis detruata. En 1827 oni komencis
la elfosadon de Ĥersoneso. Nun la antikva
urbo, parte rekonstruita, estas muzeo-
konservejo kaj unu el la plej gravaj
arĥeologiaj sciencaj centroj.
La Karavelo 25
22
decembro 2010
5. Fama libro krapivina.
Krapivin, Vladislav Petroviĉ (nask. en
1938): rusa verkisto por infanoj kaj
adoleskuloj. En multaj libroj de Krapivino
aperas la urbo Sebastopolo, jen kun sia
propra nomo, jen kun alia. En la poemo estas
menciita la libro «Tpoe c nnomaflM
KappoHafl» ("Trio de Karonada Placo"),
verkita en 1979. Tie Sebastopolo aperis
simple kiel "Urbo", ĉiam kun la unua litero
majuskla.
Karonada Placo: iu placeto en la libro, kies
pratipo (laŭ opinio de sebastopolaj legantoj)
estas la vojkruciĝo situinta proksime de la
strato 6-a Bastiona, ankaŭ menciita en la
poemo.
Karonado: malgranda ŝipa kanono kun
glata tubo. La nomo "Karonado" devenis de
la nomo de la uzino "Carron", kie unuafoje
aperis tiuj kanonoj.
Sebastopolo
Sebastopolo estas varma,
Kaj iam tro, sed estos ĉarma,
Se iros vi de strato svarma
Al trankvilema ombra strat'.
Jen sur la domo kreskas vito.
Promenu tie en medito -
Foriros ĉiu nervekscito,
Kaj tuj plenigos vin beat'.
Ĉi urbo estas origina
Por fama libro Krapivina:
Promenu vi tra strat' fascina
Al lia Karonada plac'.
Ĉe mur' de sesa bastiono
Kun embrazuroj por kanono
Knabet' per spado el bastono
En lud' batalas kun aŭdac'.
Inspiro por verkista kreo -
La urbo fama en Krimeo.
Golfetoj tranĉas sen obeo
La teron de I' duoninsul'.
Sin trovas supra strat'-najbaro -
Al ĝi kondukas min ŝtuparo.
Kaj brue ondas Nigra Maro -
La revo de romantikul'.
Eksonis forte mia volo
Promeni en Sebastopolo
Ĉe ĝiaj domoj sub tegolo.
Mi prepariĝis por la voj'.
Dum kelkaj jaroj kora voko
Min tiris al ŝatinda loko
Por ke sur stratoj, maro, roko
Min trafu kaj inspir', kaj ĝoj'.
Sebastopolo estas glora
Loĝloko de ŝipar' honora.
Dum tempo plaga kaj dolora
Montriĝis tie nia fort'.
Rakontas multaj monumentoj
Pri heroec' dum du defendoj,
En koroj sonos dum jarcentoj
Vicadmirala grava vort'.
Sebastopolo estas juna -
Dum ducent jaroj I' urbo nuna
Lokiĝas sur ĉi-loko suna.
Sed ruinar' de Ĥersones'
Je histori' antikva spiras,
Atentojn de homar' altiras,
Al ni nun pri antaŭo diras -
Pri inda temp'je malforges'.
La Karavelo 25
23
decembro 2010
■! 'H 1 ■ ' |S* IJI | 1
M 11,1 1 'ĴBr' "'1 •
w .^y*r7' * b
' v *i Aik
11 "»■
171 '' irrjiBPj^ ja,i it "
fj ¥
i ,t4 T tillll
■PTjT*r i
91 * jĴHi
i ■ ™ i m iM' i 1
Bp^I g o n